Esperanta Civito

En Malago pri la lingva situacio post Brexit


La prestiĝa Erasma Societo en Malago invitis c-anon Giorgio Silfer inaŭguri la novan akademian jaron per prelego ĉe la kultura aŭlo de Cajamar, en la plej centra avenuo de la andaluza marurbo, 18 septembro 2018. Enkondukos la prezidanto de la societo, prof. Quintín Calle Carabias. Kunlaboras Esperanta Naturamikaro.

Doktoro pri beletristiko kaj pri modernaj lingvoj, Giorgio Silfer lektoris pri eŭropaj institucioj en la Ekonomika Universitato de Varno (Bulgario) kaj gvidis la oficejon pri eŭropaj rilatoj ĉe la Prezidumo de la Parlamento en Lombardio. Kun tiaj kompetentoj li elektis la temon: "Ĉu la brita secesio modifos la lingvan reĝimon en Eŭropa Unio?".

"Mi elektis ĉi tiun temon ne nur pro ĝia kreskanta aktualeco. Lastatempe kadre de Naturfreunde International mi partoprenis viglan diskuton pri la laborlingvoj de la naturamikaro, pledante por la nuna multlingvismo anstataŭ la elekto de nur unu idiomo. Tio donis la okazon profundigi la temon de la lingva situacio en EU" diras la prelegonto.

Esperanta Naturamikaro havas du oficialajn lingvojn, lau sia statuto: la hispana kaj esperanto.

[HeKo 689 7-B, 7 sep 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0389 s s 
  Total: 0.0519 s s