Esperanta Civito

125a datreveno de la Naturamikaro


Esperanta Naturamikaro esploras la ŝancojn por diversaj iniciatoj en Eŭropo, okaze de la 125a datreveno de Naturfreunde Internationale. En tiu kuntektsto c-ino Manuela Blanco ĵus vizitis Francion, en kies naturamika movado pluraj aktivuloj amikas al nia lingvo: ne hazarde, en la statutaj celoj de lokaj naturamikaj grupoj ofte aperas ankaŭ la instruado de esperanto.

Dum sia misio c-ino Blanco interalie faris privatan viziton kaj en kastelo Greziljono kaj en La Kvinpetalo, akompanate de c-ino Marie-France Conde Rey.

"Ambaŭ kulturcentroj travivas la pandemian epokon kiel eble plej bone. Estante kooperativo, Greziljono ricevas subvencion de la franca ŝtato, parametritan al sia pasintjara spezkalkulo. Tio ne estas la kazo por La Kvinpetalo, kiun posedas societo laŭ la franca leĝo de 1901. Tamen estas pozitive, ke ekde ĉi tiu aŭtuno en Bureso loĝas surloka mastrumantino, luanta unu el la dometoj" komentarias c-ino Blanco.

Ŝi esperis ankaŭ intervjui por "Literatura Foiro" la ensemblon La Kompanoj, kiu dum la Universala Kongreso 2015 havis rilaton, ankaŭ reklaman, kun la naturamikaro; bedaŭrinde pro la malfavora konjunkturo la renkonto ne eblis.

[HeKo 745 5-B, 15 okt 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0194 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0627 s s