Esperanta Civito

Klimato kiel prioritato por Naturamika Internacio


La jara konferenco de Naturfreunde Internationale disvolviĝis hieraŭ, bedaŭrinde ankoraŭ nur en virtuala surogato, kvankam principe kunvokita apud Graz, Aŭstrio (pacifistoj ĵus havis pli da kuraĝo mondkongresante en Barcelono). La delegito de Esperanta Naturamikaro ĉi-foje rezignis partopreni, sed li skribe komunikis apogon al la asemblea dokumento pri klimataj protektado kaj justeco.

Ekde sia fondo en 1895 la naturamika movado subtenadas la daŭreblan disvolvon. Hodiaŭ la klimata justeco situas en la fokuso de multaj regionaj kaj internaciaj aktivecoj. La Naturamika Klimat-Fonduso, ekzemple, financas projektojn en Afriko, kontribuante al la plibonigo de la lokaj vivkondiĉoj.

Tra sia engaĝo por sociale kaj ekologie akceptebla turismo kaj sia influo en politikaj decidoprocezoj, la naturamika movado konkrete helpas al la konservado de niaj naturaj resursoj kaj al la egaleca kunekzisto de ĉiuj popoloj.

[HeKo 774 7-B, 24 okt 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0464 s s 
  Total: 0.0627 s s