Interesa lingvopolitika raporto

HeKo 346 2-A, 9 feb 08

La prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Jose Manuel Barroso, kaj la komisionano pri multlingvismo, Leonard Orban, formis konsilgrupon el personoj aktivaj en la kultura kampo por helpi al la kontribuo de la multlingvismo al interkultura dialogo kaj reciproka interkompreniĝo de la EU-ŝtatanoj.

"Heroldo" honore al Claude Piron

HeKo 345 7-B, 31 jan 08

“Mi ne estas certa, ĉu lingvo povas esti rekte ligita kun paco. Sed esperanto laŭ mi nerekte ligiĝas al ĝi. La lingvo, aŭ se ne la lingvo mem, la tekstoj, kiujn ĝi produktis, estas stampitaj per la pacama idealo de Zamenhof kaj de la unuaj esperantistoj. En tio estas ia etoso, kiu transdoniĝas.

Ses poemaroj por La Verko de la Jaro

HeKo 345 2-B, 17 jan 08

“Eklipsas” de Jorge Camacho, “Kantoj de Anteo” de Mao Zifu, “La lingvo serena” de Baldur Ragnarsson, “Miozoto” de Margarethe-Greta Stoll, “Moskvaj sonoriloj. Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj” kaj “Prefere ne tro rigardi retro” de Eli Urbanová estas la kandidataj titoloj por la PEN-premio “La Verko de la Jaro” 2007.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.