marto 2008

Kongreso malagnoskita en Meksiko

HeKo 348 8-B, 27 mar 08

“Sendube la laboro de Martin Schäffer kaj de Vicente Bejarano estas laŭdinda por organizi kongreson, sed ne por kunlabori kun Meksika Esperanto-Federacio. Tre bedaŭrinde ili ne respektis la petojn de MEF pri la enhavo de la programo. Ili estis tute fermitaj aŭdi alies ideojn kaj fermis pordojn de la Kongreso al prelegantoj ekster sia plaĉo.

Esperanto reprezentata en Bled

HeKo 348 9-B, 27 mar 08

La tradicia, printempa Internacia Konferenco de PEN Internacia en Bled (Slovenio) vidas ankaŭ ĉi-jare la ĉeeston de la esperanto-literaturo. Nia delegito estas Vinko Oŝlak, prezidanto de la Esperanta PEN. Filozofo, eseisto, oratoro plurfaceta, c-ano Oŝlak (eksa senatano de la blanka grupo)  prezentis propran referaĵon.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.