Malsamaj domakiraj politikoj en Esperantio

HeKo 595 2-A, 2 feb 16

Preskaŭ samtempe, sed en tute malsama maniero, aperis du informoj pri baldaŭa domakiro en Esperantio. La unuan distrumpetas Universala Esperanto-Asocio tra kiel eble plej multe da kanaloj, la duan diskrete anoncis nur la organo de la Esperanta Civito (HeKo) kaj interna cirkulero al la membroj de Esperanta PEN-Centro.

La diferenco de stiloj spegulas diferencon de strategio. UEA volas aĉeti apartamenton en Roterdamo por loĝigi “volontulojn” (legu: portempajn dungitojn sen garantio, kies salajron pagas Eŭropa Unio), dum LF-koop, inspirite de la Civita banko, celas luigeblan (fakte jam luatan) loĝejon por financi la Esperantan PEN, ne je la kosto de la eŭropaj kontribuantoj. Kion signifas praktike ĉi tiu diverĝo de strategioj?

En la kazo de UEA, la apartamento ne estus rentodona, krom se UEA fakturus al TEJO aŭ al si mem la luadon; kaj se iam ĉesus la alfluo de subvencioj, aŭ se iam TEJO decidus havi propran sidejon en malpli kosta kaj pli interesa urbo (ekzemple Bratislavo aŭ Budapeŝto), la nemoveblaĵo ne plu respondus al la origina celo, kaj necesus vendi aŭ luigi ĝin al privatuloj. En la Civita konsorcio la apartamento estas rentodona tuj. Krome, UEA alvokas al mondonacado por subteni la aĉeton (la kutima mono por Sankta Neredono), dum la alia moviĝis nur kiam jam ekzistis propra mecenato.

Komuna al ambaŭ estas la akiro de nemoveblaĵo samurbe kie jam estas alia(j): Roterdamo en unu kazo, Ĉaŭdefono en la alia. Sed por UEA tio signifas ligi sin daŭre al Roterdamo por kontentigi sian oficistaron, dum por KCE, LF-koop kaj PEN ne ekzistas burokrataro: la domoj (cetere ankaŭ alilande, kiel en Andaluzio) ne estas celo, sed rimedo.

La ĵus forpasinta barono Cecil Edward Parkison, bedaŭrinde pli konata tra la flava gazetaro ol pro sia politika agado, rigardante la imponan britan ministrejon pri kolonioj konstatis, ke ju pli institucio bezonas domojn kaj personaron, des malpli ĝi prosperas kaj aktualas — ja la ministerio pri kolonioj havis multe malpli da burokratoj kaj eĉ ne propran sidejon, kiam la Brita Imperio efektive posedis multajn koloniojn ĉie tra la mondo…

(UEA-ano kiu havas la esperantan civitanecon)

Komentoj

Fondumo Pro Esperanto

Estas strange ke UEA neniam investis en la akiro de nemoveblaĵo, sed nur en la (multe pli riskaj) valorpaperoj. Des pli strange, ke ĝi ne klopodis aĉeti en orienteŭropa ĉefurbo, malgraŭ la reto de kontaktoj de UEA tie. Eblis aĉeti malmultekoste eĉ palacon urbocentre dum la 1990aj, kio hodiaŭ valorus milionojn. Sed la investado en nerekta pligrandigo de la nuna sidejo pruvas ke ĝiaj gvidantoj (kaj precipe ĝia oficistaro) volis/as resti en Roterdamo por ĉiam.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.