Saluta kaj muzikaj simboloj diskutitaj

HeKo 576 3-C, 27 jun 15

La Senato de la Esperanta Civito daŭrigis hieraŭ la pritrakton de la leĝopropono pri simboloj. Post la artikoloj dediĉitaj al la esperanta flago, envenis du artikoloj, pri la saluta respektive la muzikaj simboloj.

La Senato agnoskis la simbolan valoron de la himno, konforme al la artikolo 8 de la Konstitucio. Ĝi aldonis la eblecon atribui la simbolan valoron ankaŭ al aliaj kantoj, sed ne decidis kiujn, limiĝante je la ebleco ke la Senato mem elektu ilin, surbaze de la jam uzataj. Tiurilate estis laŭta rimarko favore al “Se kanto”, kiu efektive estas ĉiam kantata honore al forpasinta parlamentano aŭ kortumano: tiel estis ankaŭ okaze de la oracio pri c-ano Kep Enderby, farita de sen. Agneta Emanuelsson. Krome mankas ankoraŭ indiko pri la instrumentoj kaj la cirkonstancoj nepre devigaj por “La Espero”.

Hezitoj interne al la Verda grupo kondukis la Vickonsulon peti dekminutan paŭzon, dum kiu la Verdanoj aparte kunsidis kaj politike rekompaktiĝis.

Pli simpla la diskuto pri la saluto. La Konsulo kaj Vickonsulo adoptis kriteriojn de internacieco, de adapto al la esperanta grafio, de leksika unikeco kaj de pozitiva konotacia elvokivo. Tiel naskiĝis la saluto “Ĉaŭ!”, egala al “Saluton, civitan(in)o”, eksperimentita dum la lasta jaro inter kunlaborantoj kaj stabanoj. La Senato sin esprimis favore, tamen kun la kondiĉo (laŭ propono de c-ino Perla Martinelli, el la Kapitulo) submeti la vorton ankaŭ al la opinio de la Lingva Komitato.

La definitiva aprobo de la leĝopropono pri simboloj estas antaŭvidita por la venonta jaro.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.