Vere ekzistu strukturo por afrikaj laboroj
Afrika Centro Esperantista fondiĝis antaŭ la rompo de la kontrakto UEA/IZo fare de la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA. La ideoj pri ĝi aperis jam en la dua semestro de 2005, kiam la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA ĉiel ajn minacis pro la kunlaboro de TIETo kun la Esperanta Civito kaj precipe pro nia rilato kun prof. Giorgio Silfer.