januaro 2009

La resurekto de antisemitismo

HeKo 381 1-C, 26 jan 09

Neniu kuraĝas diri tion laŭte, sed tre multaj opinias ke malantaŭ la granda financa krizo estas judoj. Ĉu ili ne kontrolas la plejparton de la financado en Usono? Ĉu Bernard Madoff ne estas judo, kaj mem trompis eĉ judojn? Kaj kiel povis riĉiĝi, meze de tiom da bankrotoj, ĝuste alia judo, laŭnome George Soros? Tiaj demandoj duonvoĉe leviĝas.

Forpasis civitano Zoilo Princis

HeKo 381 2-C, 26 jan 09

La Civitana Registro komunikas la forpason de c-ano d-ro Zoilo Princis, la 16an de januaro 2009 en Goricio (Italio). Li tie naskiĝis la 20an de aprilo 1924 kaj eklernis nian lingvon en 1972. La esperantan civitanecon li akiris en 2008, kiel abonanto de “Literatura Foiro”.

* * * * *

Patro dankas el Kongolando

HeKo 381 4-C, 28 jan 09

Ekde septembro 2008 mi ricevadas la medikamentojn por la kuracado de mia juna filo. Li estas malsana pro epilepsio kaj sen tiuj medikamentoj li multege suferas, eĉ riskas morti, eventuale pro akcidento. Grandan dankon mi ŝuldas al la mikrokredita servo de Fonduso Pro Esperanto, la banko de la Esperanta Civito.

SAT renovigas sian Plenum-Komitaton

HeKo 381 6-A, 30 jan 09

La membraro de Sennacieca Asocio Tutmonda estas balotanta por la nova Plenum-Komitato, kiu gvidos la asocion en la baldaŭa estonteco. Entute estas nur naŭ kandidatoj por ok postenoj. Sola grava novaĵo estas la retiriĝo de Kreŝimir Barkoviĉ, nuna ĝenerala sekretario, kiu post longaj jaroj kiel dungito (kaj samtempe dunginto) forlasas definitive ambaŭ rolojn.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.