Kunvokoj de Civitaj instancoj
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenos en Ĉaŭdefono vendredon la 26an de februaro 2010, ekde 8h30, ĉe la svisa notario kiu asistas la paktintajn establojn. La ĉefa temo en la tagordo estas la transformo de Fonduso al Fondumo Pro Esperanto, kun la koncernaj strukturo kaj aktivecoj.