De FESTO al fasto, de KEF... inversen
“Pro manko de partoprenantoj, ni ne havis alian elekton krom decidi ne plu organizi FESTO-n” komunikas s-ro Lucas Teyssier, TEJO-komitatano en Francio. Iniciato de Junulara Esperanta Franca Organizo, la muzika kaj kultura aranĝo ekzistas de post 1996. Ĝis 2014 ĝi okazis preskaŭ ĉiujare en alia loko de Francio, kun du esceptoj en germanlingvaj teritorioj.