novembro 2023

Kial ili ne uzas la trafan vorton? Pogromo!

HeKo 826 1-E, 12 nov 23

“Registare instigita aŭ aprobita amasbuĉo kaj elrabado de judoj, aŭ, pli ĝenerale, de rasaj aŭ naciaj malplimultoj”: tiel klarigas la gastona PIV la vorton “pogromo”, el la rusa lingvo. La estonta Doktoro Esperanto persone spertis pogromon, en Varsovio: tiu tamen estis preskaŭ nenio, kompare kun postaj pogromoj kaj eĉ tio kio okazis en la sudo de Israelo, 7 oktobro 2023.

Sed kial preskaŭ neniu kuraĝas uzi tiun vorton, por la 7a de oktobro? Kial israelanoj mem nutras la konfuzon inter milito kaj pogromo, skribante pri atako, agreso, masakro, kaj ne pri POGROMO? Ja la armita partio Hamas estas la registaro en la najbara Gazao, kaj ĉiuj kondiĉoj estas kunigitaj por nomi la amasbuĉon — pogromo.

NAKSE ree en Katalunio, eble kongreso en Malago

HeKo 826 2-B, 14 nov 23

La Komitato de Esperanta Naturamikaro kunsidis hodiaŭ en Malago por analizi la NaturAmikan KulturSemajnon en Esperanto, retrospektive kaj perspektive. Laŭ rekomendo de La Formiketoj (organiza teamo el tri katalunoj kaj unu andaluzino), la tria NAKSE ree disvolviĝu en Katalunio, sed en alia urbo. Esplorataj estas hoteloj en Tossa de Mar kaj Salou.

Alia propono estis ankaŭ konsiderata, nome organizi la aranĝon en Andaluzio. La Komitato de ENa orientiĝas al la okazigo de aparta kongreso en Malago, fine de aŭgusto 2025, kiam NAKSE koincidos kun PEN-krozado. La kongresa buroo de la Esperanta Civito konsilos tiurilate.

Osmo Buller denuncas la disfalon de UEA

HeKo 826 3-A, 15 nov 23

Publike denuncas la eksdirektoro de la Universala, Osmo Buller: “Estas eĉ dolorige sekvi la disfalon de orda funkciado de la gvidaj organoj de UEA. La plej nova ekzemplo estas la nuligo de la komitata kunsido, kiu devus okazi sabaton la 18an de novembro. Pri la dato decidis la komitato mem en la Torina UK. Formala invito devis esti farita unu monaton pli frue, sed ĉar kvar tagojn antaŭe invito ne venis, komitatano Boris Michael Mandirola demandis en la komitata listo, ĉu la kunsido entute okazos. Responde la ĝenerala sekretario Aleks Kadar “konfirmis”, ke ĝi ne okazos. “Ni komunikos tuj, kiam ni havos novan daton por proponi”, Kadar skribis”.

La Kapitulo unuafoje sen Marie-France Conde Rey

HeKo 826 4-C, 17 nov 23

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis ĉi-semajne en Malago, ĉe la naturamika Esperanto-Domo, sub la prezido de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer. La unua tagordero koncernis memorigan omaĝon al la ĵus forpasinta emerita Konsulino, sen. Marie-France Conde Rey, kies cindroj situos en la Esperanta Panteono. Pro ŝia forpaso Pro Esperanto havos novan prezidanton, sed la fonduma konsilio decidos nur post la elektoj al la Senato; dume estros la vicprezidanto.

Literatura Foiro 326: adiaŭoj kaj novaj komencoj

HeKo 826 5-B, 19 nov 23

La lasta monato de la jaro prezentas la finan numeron de “Literatura Foiro” en 2023, jaro kiu omaĝis la diversajn esperanto-kongresojn en la historio de nia kulturo. La profundaj esploroj de Giorgio Silfer konkludiĝas per detala analizo pri aparta efiko de niaj kongresoj: la beletraj konkursoj.

Paco kaj milito uverturas en la tradukoj de Fabrizio de Andre” kaj Lluis Llach, dum ene de la numero poezie interludas Wally du Temple.

Alessia Rastelli intervjuas Jon Fosse, Nobel-laŭreato pri literaturo en 2023. Komentarie al la ĉi-jara Pac-Nobelo, Perla Martinelli emfazas kaj gratulas la spiriton de iranaj virinoj. Pri violento kontraŭ virinoj eseas Giorgio Silfer recenze al la filmo “Elle” (Ŝi), de Paul Verhoeven (2016).

TEJO nek aŭtocefala nek finance sekura

HeKo 826 7-A, 23 nov 23

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo travivis preskaŭ dudek jarojn (inkluzive de la mondmilitaj) en heteronoma sendependeco: post komenca paternalisma fazo (lernejanoj plus instruistoj) ĝi liberiĝis el ŝajna “oldula kuratelo” en la 1950aj por eniri la longan fazon de junulara sekcio de UEA, sen jura personeco. La juran personecon TEJO atingis en la nuna jarcento, sed sen plena sendependeco: eĉ la ĉefa periodaĵo, “Kontakto”, daŭre ne apartenas al TEJO.

La Verdanoj ekpreparis sian programon 2025-2029

HeKo 826 8-C, 24 nov 23

Sub la gvido de la Senata grupestrino, Lorena Bellotti, Verdanoj daŭrigas la preparadon de sia programo por la elektoj de 2024. La aktiveco komenciĝis fine de julio per konferenceto en Ĉaŭdefono, kaj transformiĝis al regulaj virtualaj kunsidoj je la lasta endredo de ĉiu monato.

La renkontoj donas la okazon reliefigi la kompetentojn de diversaj aktivuloj, kiu povus kandidati al la Senato: tre grava punkto, ĉar duono de la Verdaj senatanoj lasos sian postenon al alia. Ĉiu interesito redaktos segmenton de la programo.

KCE inaŭguros monatan legorondon en Neŭŝatelo

HeKo 826 9-B, 25 nov 23

La esperanta kulturo ekspansias en la neŭŝatela respubliko ankaŭ danke al monata legorondo organizata de Kultura Centro Esperantista en la kantona ĉefurbo. En Neŭŝatelo nenio okazas de pluraj jaroj, kvankam iam ekzistis tie aktiva klubo. Lasta aktiveco okazis kunlabore kun Bibliomonde, multlingva publika biblioteko mastrumata de volontuloj en urbocentra palaco.

Ĝuste ĉe Bibliomonde, en la dua mardo de ĉiu monato, inter la 18h00 kaj la 19h00 disvolviĝos esperanta legorondo. La inaŭgura mardo estos la 9a de januaro 2024; sekvos la 13a de februaro, la 12a de marto ktp. En aŭgusto 2024 la iniciato situos kiel literatura kafejo kadre de Kultura Esperanto-Festivalo, post amuza promenado tra la jara festo de la stratmuzikantoj.

Afrikanoj akceptitaj por trejnado kiel redaktistoj

HeKo 827 1-B, 26 nov 23

Dum la du unuaj semajnfinoj de februaro 2024 Afrika Esperanto-Instituto realigos staĝon ĉe la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumburo, por trejni redaktistojn: homojn kiuj kapablas redakti protokolon, raporton, gazetaran komunikon, intervjuon, artikolon ktp. Kurso, tranoktadoj, manĝoj en/apud la Domo.

Estas akceptitaj: Elisee Byelongo, Koffi Gbeglo, Lucien Kagina, Espoir Kasati, Arlain Kizeyidioko*, Abel Matondo*, Joel Muhire*, Birindwa Mushosi, Frederiko Nimubona, Abasi Nshimirimana, Francois-Mauriac Nunda, Honore” Sebuhoro (* sen la esperanta civitaneco). Gvidos c-ano Giorgio Silfer.

Eblas pliaj aliĝoj, akcepteblaj kaze de rezigno de unu el la supraj staĝanoj. Informas: aei [ĉe] esperantio [punkto] net (aei[at]esperantio[dot]net)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.