majo 2024

Eviti kongreson en Hindio, Sankta Lando, Bureso...

HeKo 837 5-C, 24 maj 24

“Inspirite de la Manifesto de Raŭmo pri “kongresoj kiel vojo al kresko”, la Esperanta Civito zorgas ke ĉiu publika aranĝo (kun)organizata en la cirkvito de la Pakto disvolviĝu en sekuraj kondiĉoj.” Laŭ ĉi tiu principo, en la unua paragrafo de la ĵus aprobita direktivo Eriksson-Giordano, pluraj lokoj en la planedo ne meritus gastigi esperanto-kongreson. Kiuj?

Nur en la Esperanta Civito aktivas feminisma asocio

HeKo 837 6-B, 25 maj 24

Feminisma Esperanta Movado kunvenis en Budapeŝto, 19 majo 2024, fine de la posttagmezo, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito. FEM aliĝis al la Pakto en 2004, kaj danke al tio ĝi estas la sola feminisma grupo (asocio) funkcianta en Esperantio. Ekzemple “Egalecen” ĉesis en 2021, bloge, podkaste ktp: sendube la konfuzo inter seksa kaj genra egalecoj influis negative.

Franca Esperanto-Instituto 90-jara

HeKo 837 8-A, 27 maj 24

Franca Esperanto-Instituto (FEI) estis fondita en 1934, cele al la organizado de lingvoekzamenoj (iam kvin diplomebloj, nun kvar) en Francio kaj (eks)kolonioj. Ĝi estas kune administrata de SAT-Amikaro kaj la landa asocio de UEA. Ĝi ankaŭ certigas la ĝustan uzadon de Esperanto en eldonaĵoj, precipe vortaroj kaj manlibroj pri lingvolernado.

Revuo "Kontakto" randas al akurateco kaj polemiko

HeKo 837 3-A, 30 maj 24

“Kontakto”, la dumonata socikultura revuo de TEJO (sed proprieto de UEA, kiu pro ĝi ĉiujare registras en sia spezkalkulo deficiton de kelkaj miloj da eŭroj) survojas al akurateco. La antaŭa redaktoro, Pawel Fischer Kotowski, kondukis ĝin al plurnumera malfruo, sed pasintmonate la nuna redaktorino, Karina Oliveira, eldonigis la februaran numeron de 2024, post rapida temporegajno.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.