Jerzy Leyk: la reapero de grava pola raŭmisto
Dum du jardekoj for de la malnova Esperantio, reaperis Jerzy Leyk danke al la nova, prelegante hodiaŭ en la simpozio de Kultura Centro Esperantista pri la provoka temo “Kiam malaperis la Esperanto-movado? Kiu perspektivo nun?”. La interveno de d-ro Leyk konsistis el tre profunda retrospektivo, sed multe pli prudenta prognozo.