Alvenas Kapitula kunsido riĉa je novaĵoj

HeKo 889 5-C, 29 sep 25

La 3an de oktobro okazos la sesa kunsido de la Kapitulo ekde la komenco de la parlamenta mandato. La virtuala formato de la kunveno permesos al la membroj de la ekzekutiva povo interparoli malgraŭ la geografiaj kaj horaj distancoj. La kunsido, laŭ la tagordo, promesas esti riĉa kaj fruktodona.

Diversaj temoj estos traktataj de la Konsulino kaj ŝiaj vickonsuloj. Iuj, kiel la dosieroj de klerigado kaj informado, estos esence ĝisdatigoj pri la daŭrantaj laboroj, dum en la kampo de informadika kaj procedura sekureco la vickonsulo pri bibliotekoj kaj arkivoj proponos diversajn praktikajn rezoluciojn. En aliaj kampoj, kiel en tiu pri financoj, alvenos novaj gravaj informoj, ekzemple pri la lastatempa akiro de la Skandinava Esperanto-Domo, aŭ la kreado de retejo por la tuta nemoveblaĵaro de la konsorcio. Ankaŭ en la kampo de la internaj aferoj, respondeco de la Unua Vickonsulino, estas antaŭvidataj ekzekutivaj proponoj pri la virtuala petskribo pri la Esperanta civitaneco kaj diskutoj pri diversaj temoj, kiel la rilatoj kun ILEI aŭ la leĝodona tagordo por la venonta parlamenta sesio. Sen. Lorena Bellotti, siaflanke, proponos ankaŭ pligrandigon de la Kapitulo kaj la atribuon de delego pri konstituciaj aferoj, malfermante diskuton rilate al Palestino.

La kunsido agnoskos ankaŭ la memstariĝon de Esplora Instituto de Esperantologio (EIE) kiel nova establo de la Esperanta Civito.

— Giacomo Comincini

Komentoj

c-ano Giorgio Silfer

29a Sep 2025 Lun - 18h09

Se la agnosko pri nova establo signifas akcepton en la Pakton, tio estas prerogativo nur de la Forumo, ne de la Kapitulo. Ĉiukaze, unue la Instituto devas havi fondan asembleon kaj jure registriĝi.

Giacomo Comincini

30a Sep 2025 Mar - 02h44

Tial la komuniko diras ke la Kapitulo agnoskos la memstariĝon de EIE kiel nova establo. Tiu memstariĝo cetere jam estas konata de niaj civitanoj, sendepende de la fonda asembleo aŭ de la akcepto de la Forumo, ĉar ĝi estis anoncita per ĉi tiu organo de la fonda komitato de EIE mem. La agnosko de la Kapitulo, kvankam manka je juraj konsekvencoj, verŝajne estas politike bonvena. Devas esti pro tio ke la anonco pri la memstariĝo estis enmetita en la tagordon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.