La Formiketoj (organiza teamo de NaturAmika KulturSemajno en Esperanto) nome de Esperanta Naturamikaro kaj sub la aŭspicio de la Esperanta Civito realigis tre interesan semajnfinon en Barcelono kaj provinco, kun vizito en tri bibliotekoj, akompane de ĉiĉeronado en nia transnacia lingvo.
La plej partoprenita estis tiu en la Nacia Biblioteko de Katalunio, kiu por la okazo ekspoziciis kelkajn inkunablojn, kiel la Ekzercaro en unua eldono (1894). La biblioteko, eksa mezepoka hospitalo (kun malsanulejo, konvaleskejo kaj aliaj partoj uzitaj ĝis la 1920aj), funkcias kiel la plej vasta konservejo de ĉio prese produktita en Katalunio, sed ankaŭ de historiaj pergamenoj, afiŝoj, plej diversaj komunikiloj kaj tiel plu. Ĝi enhavas ankaŭ (nur eksterordinare alireblan) Cervantan salonon, kie interalie situas ĉiuj eldonoj kaj en ĉiuj tradukoj de “Don Quixote”, inkluzive la esperantan.
Tre interesa ankaŭ la vizito en la Esperanto-Spaco de Sankta Paŭlo de Ordalo, ĉefa municipo en la civito Subirats, inaŭgurita ĉi-jare. C-ano Rubèn Fernández multon klarigis pri la projekto, fakte strukturita kiel arkivo pli ol biblioteko-hemeroteko, tamen kun tre grava handikapo: la manko de katalogo.