Ĉu Europa Unio ekfermas la kranon de la subvencioj?

HeKo 779 5-E, 4 jan 22

Eŭropa Unio pere de siaj kanaloj financadas junularajn organizojn, principe por projektoj kadre de Erasmus Plus (insiste prononcata laŭ la angla, anstataŭ latina: plAs). Relative granda sumo tamen kovras administrajn kostojn, eŭfemismo signifanta salajron aŭ honorarion.

Ekzemple Tutmonda Esperantista Junulara Organizo petos por 2022 entute 125.000 eŭrojn por kvar duontempaj postenoj (komunikisto, ekster-rilatisto, subvencipetisto, volontulestro) kaj plentempa posteno de programisto. Estas rimarkinde ke la subvencipetisto kostus pli ol 11% de la subvencioj, sed jam de Meksiko ĝis Hungario eĉ kelneroj ricevas plusan dekonaĵon laŭ la fakturo…

Des pli rimarkinde tamen ke la programisto kostus (brutte, ne brute) 30.000 eŭrojn jare, el kiuj 5.000 donus Universala Esperanto-Asocio ĉar ri (laŭ ties pronoma prefero) konstruadas la iam finotan galaksie grandiozan retejon, kiu jam kostis al UEA cent mil eŭrojn. Do oni ne bone komprenas ĉu la buĝeto estas mia aŭ via, ĉu temas pri kamufle dungita UEA-oficisto, ĉu nur pri ekstera konsultisto kun du biretoj, krom duobla (?) sekso.

La plej grava estas ke EU ŝanĝis la subvencikondiĉojn: eblas peti pli multe ol antaŭe, sed samtempe la buĝeto de la programo restis pli-malpli la sama, kio signifas ke malpli da organizoj ricevos subvencion. Ĉu la junulara sekcio de UEA situos inter la bonŝancaj, eĉ horoskopo ne povas diveni.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.