La 22an de novembro kunsidis en Milano, tuj post la ĝenerala asembleo de Centro di Interlinguistica, ankaŭ la Docenta Kolegio de Esplora Instituto de Esperantologio (EIE). Partoprenis, fizike aŭ virtuale, preskaŭ la tuta docentaro; ĉeestis ankaŭ sen. Manuela Blanco, sekretariino de la sveda establo fondita pasintjare.
La kunsidantoj konstatis favore la buntan kursaron organizatan por la dua semestro de la jaro 2026/27, kies aliĝiloj troviĝas en la renovigita paĝo de Esperanta Kulturservo, flanke de la eventoj de la aliaj establoj. Sur la formatojn, prezojn, metodojn kaj aliajn organizajn aspektojn de la kursoj koncentriĝis fruktodona, kaj daŭrigota, la debato de la docentoj, ĉiuj kun sperto en altlerneja instruado. La teknologiaj novaĵoj ne limiĝas al la konsorcia magazeno, prizorgata de sen. Alessio Giordano: estis anoncita dum la kunsido, fakte, la lanĉo de la oficiala, trilingva retejo de EIE, realigita subsidue far la vickonsuleco pri informado.
Post diskuto pri memorando verkita de c-ano Giacomo Comincini, pri la estonta institucia kaj esplora evoluo de EIE, c-ano Giorgio Silfer enkondukis la hipotezon de nomumo de Rektoro de la Instituto. La postenon oni atribuos, finfine, nur en la jaro 2027/28; intertempe, la docentaro atribuis al la aŭtoro de la memorando prorektorajn respondecojn pri kunordigado.