Esperanto en gazetara konferenco ĉe la itala Parlamento

HeKo 901 7-A, 30 jan 26

Hieraŭ la 29an de januaro en palaco Montecitorio, Romo, sidejo de la itala Ĉambro de la Deputitoj, la prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, d-ino Laura Brazzabeni, kaj la prezidanto rekspektive estrarano de Itala Esperantista Junularo, Gabriele Esposito Guido kaj Alessio Giordano (ankaŭ senatano de la Esperanta Civito), prelegis en gazetara konferenco pri “Esperanto en la nuntempa socio. Lingva justeco kaj demokratia partopreno”. 

Unuafoje gazetara konferenco pri esperanto eniris la palacon de la parlamento, laŭ invito de la deputitino Stefania Ascari kaj eksdeputito Paolo Bernini.

La parlamentano intencas apogi la interogacion prezentitan de Alessio Giordano, laŭ la teksto kunverkita de la Civita vickonsulo Giacomo Comincini, por la starigo de nacia platformo kun la celo monitoradi kaj promociadi  neteritoriajn lingvajn minoritatojn, inkluzive la ciganan, la enmigrintajn kaj la esperantan. 

Oni plurfoje substrekis ke esperanto ne estas nur lingvo, sed komunumo, sen propra teritorio, kaj eĉ lingva grupo, se referenci al Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj.

La prezidanto de IEF deklaris ke la hieraŭa estis historia evento por la itala esperantismo, esprimante fieron pri la laboro de la junularo, kiu ebligis kaj organizis la eventon.

La sesio, en la itala, estas spektebla per la jena ligilo.

— Alessio Giordano
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.