HeKo 892 3-B, 8 nov 25
Sen. Anna Bartek kaj c-ano Georgi Mihalkov, prezidanto respektive vicprezidanto de Fajszi Amika Rondo, interkonsiliĝis hieraŭ en Budapeŝto kun c-ano Giorgio Silfer, vickonsulo pri financoj: la temoj estis Landa Fremdlingva Biblioteko, kie situas la fama Fajszi-kolektaĵo, kaj la 7a Danuba Esperanto-Rendevuo dum Pentekosto 2026.
En tre baldaŭa renkonto kun la bibliotekestro la gec-anoj esprimos sian zorgon pro la manko de referanto pri la menciita kolektaĵo, kaj diskutos kun li pri valorigo de la esperantaĵoj per kulturaj iniciatoj.
Pri la 7a DER okazis konsultiĝo rilate al la programo kaj al la celita publiko, plejparte instruistoj. La Drakidetoj (organiza teamo) laboras tiucele.
— FAR-konsilio
Aldonu komenton