Forpasis civitano Paolo Bonomi

HeKo 754 2-C, 7 feb 21

Preskaŭ centjaraĝa, forpasis hieraŭ en Verono (Italio) c-ano Paolo Augusto Bonomi, esperantisto de post sepdeko da jaroj. Krom loke aktiva, precipe kiel lingvoekzamenisto, li estis proksima al la medio de la italaj fervojistoj, kaj rilatis ankaŭ al Esperanto Radikala Asocio.

Multjara abonanto de “Literatura Foiro”, li estis inter la unuaj kiuj petis la esperantan civitanecon, oficante dum mallonga tempo kiel vickortumano. Fakte li okupiĝis pri juro, estinte ankaŭ paciga juĝisto.

Kondolencas gec-anoj Perla Martinelli, Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, kiuj persone konis kaj sincere aprezis lin.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.