La 29an de decembro 2016 matene okazis la adiaŭa cerimonio, en kiu partoprenis amaso da civitanoj kaj da skoltoj.
C-ano Nico Grisafi estis instruisto en la baza lernejo kaj poste fondinto de la skolta asocio en Abano, Italio. Li promociis multajn kursojn de esperanto. Kaj nun ni ĝojas ke lia filino (edziniĝinta en Svislando) aktivas en Esperantio.
En la kortuŝa ceremonio la urbestro, citante liajn multajn sociajn meritojn, eksplicite citis lian subtenon al esperanto.
C-ano Grisafi estis kolono en la lokaj volontulaj asocioj kaj fajna persono.
Konsternite mi kore kondolencas al la vidvino, al la gefiloj kaj ĉefe al Elena. Kun mi partoprenis c-ano Leonardo Gualdini.
(Giancarlo Rinaldo, Padovo)
Nome de la tuta Parlamento la Konsulo de la Esperanta Civito sincere kondolencas.