Forpasis György Konrád, PEN-prezidinto

HeKo 718 2-B, 14 sep 19

La hungarlingva verkisto, el juda origino, György Konrád ĵus forpasis en Budapeŝto, 86-jara. Li prezidis PEN Internacian kiam nia lingvo estis agnoskita kiel literatura, dum la mondkongreso en Santiago (Galegio), 10 septembro 1993. En tiu okazo li nerekte helpis nin, spite al la formala neŭtraleco de asemblea prezidanto.

Pretervivinte el la Ŝoao, preskaŭ sola en sia familio, Konrád suferis silentigon dum la Kádár-epoko, post la apero de sia romano “A Látogató” (La vizitanto), kie li kritikis la gulaŝ-komunismon, sed precipe la atmosferon de cinika indiferento kaj konformismo kiu akompanis la enmemiĝon de multaj intelektuloj en Orienta Eŭropo, tiel ke oni parolis pri “ena enmigrado”. Certe ekzistis rilato inter la fino de la Praga Printempo (1968) kaj la publikigo de lia romano (1969).

Emblemo de la esprimlibero, post la falo de la Berlina muro Konrád estis elektita kiel internacia PEN-prezidanto. Li daŭrigis sian civilan engaĝon por pli demokrata kaj tolerema socio (interalie favore al uranistoj), kaj estis la tre influa prezidanto de la Berlina Artakademio (1997-2003). Lia sintenado kontraŭ la nova dekstro certe ne plaĉis al la nuna gvidanto de Hungario, Viktor Orbán, sed en ĉi tiu plia kontrasto kun la enlandaj aŭtoritatoj Konrád kredis, ke “venos tago kiam, por Hungario, Eŭropo kaj ĝiaj valoroj gravos pli ol diktaturoj”.

Ideala daŭriganto de la spirito de “Nyugat” (kontraŭ kiu la nuna registaro paŭtas), Baruch Dayan (lia hebrea nomo) estus ankaŭ “la ideala prezidanto de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, se ili ekzistus”, skribis Karl-Markus Gauss.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.