Gaja abeleto invitas vin al KEF 2022

HeKo 749 2-B, 2 dec 20

Gaja abeleto, inspirita de la ĉaŭdefona blazono, invitas al Kultura Esperanto-Festivalo, okazonta en la svisa horloĝarta ĉefurbo 10-15 aŭgusto 2022. La maroton de la 11a KEF elektis hodiaŭ la organiza teamo, laŭ propono de c-ino Perla Martinelli. Ĝi emblemas la aranĝon en la FB-paĝo, ĵus kreita de alia teamano, c-ano Alessio Giordano.

La “abeletoj” de Studenta Esperanta Ligo kunsidas telematike ĉiusemajne, por prepari la aranĝon, kunlabore kun Kultura Centro Esperantista. La planata palimpsesto inkluzivas programerojn ankaŭ por neesperantistoj, interalie tri atelierojn: pri artkomedio, pri pupteatro kaj pri kolektiva pentrado (muraloj).

Teatro ĉeestos per diversaj prezentoj, interalie la verkoj de Giorgio Silfer “Invit” al Njugatesko” (repliko post Budapeŝto 2016) kaj “Mira, Jusefo kaj la gardeloj” (eŭropa premiero). Ankaŭ la muzika kaj kanta repertuaroj estos riĉaj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.