Geopolitiko en KCE, Svislando

HeKo 337 2-B, 20 aug 07

Hodiaŭ ekas la Somera Universitato pri Geopolitiko ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono. Inter la invititaj prelegontoj estas du ambasadoroj kaj tri membroj de PEN Internacia: bedaŭrinde ne ĉiuj ĉeestos, pro subitaj engaĝoj, sed ekzemple c-ano d-ro György Nanovfszky liveris tre interesan tekston pri la situacio kaj evoluo de eksa Sovetunio.

Inter la aliaj temoj estas la geopolitika situacio rilate al la eŭropaj institucioj, al Afriko post la dekoloniigo kaj al la mondaj internaciaj organizoj. Aldone diversaj specifaj temoj rilataj al mondperspektivoj, kiel la filozofio de Martinus, prezentota de sen. Jarl Hammarberg. Pluraj parlamentanoj de la Esperanta Civito ĉeestos, ankaŭ ĉar la Senato havos ordinaran sesion en Loklo ĉi-semajne.

Dum la semajno jarkunvenos la Esperanta PEN, kies prezidanto estas c-ano Vinko Oŝlak, kaj Feminisma Esperanta Movado, prezidata de sen. Marie-France Conde Rey, vickonsulo.

La seminario estos fakte la okazo por pluraj konsultiĝoj inter la kadroj de la Esperanta Civito, kaj nature por formiĝo de ĉiu partoprenanto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.