Granda administra subvencio por TEJO

HeKo 681 4-A, 7 jun 18

La vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, d-ro Francesco Maurelli, ĵus anoncis ke TEJO ricevos grandan administran subvencion dum tri jaroj, fare de instanco en Eŭropa Unio. Temas pri ĉ. 45.000 eŭroj, per kiuj eblos dungi tri plentempajn oficistojn jare (kontraŭ unu kaj duono ĝis nun).
“La administra subvencio kovras iom malpli ol duonon de la nederlanda minimuma salajro, do antaŭ ol entuziasme dungi oficistojn, ni devas atenti pri la taŭga financa kadro, por ne havi grandan deficiton” precizigas la vicprezidanto.

Efektive havi pli da pagataj laborfortoj signifas ankaŭ produkti pli da aranĝoj, por eniri virtan cirklon laŭ kiu al subvencio aldoniĝas profito por kovri komplete la kostojn. La asigno de subvencio por trijara periodo ne garantias la eniron en tiun virtan cirklon, sed almenaŭ faciligas la dungoplanadon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.