Hungaria Esperanto-Asocio: Dudich honora prezidanto

HeKo 310 3-A, 21 sep 06

Fine de la ĝenerala Asembleo de Hungaria Esperanto-Asocio, 9 septembro 2006 en la nova sidejo de la Budapeŝta Armena Aŭtonomio, d-ino Julianna Farkas prezentis la sekvantan proponon: “Propono pri donaco de la titolo Honora Prezidanto de la Hungaria Esperanto-Asocio”.

En la nomo de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo ni dankas la plurjardekan, sindonan, poresperantan agadon de Profesoro D-ro Endre Dudich en la hungaria kaj internacia esperanto-komunumoj. Lia mediacia kaj harmoniiga rolo en la “krizo-manaĝerinta” laborgrupo, Lia filozofia, literatura kaj arttraduka vivoverkoj estas elstaraj.

Ni proponas en la nomo de nia Fakgrupo, ke la ĝenerala Asembleo de HEA donacu por Li la titolon “Honora Prezidanto de la Hungaria Esperanto-Asocio”.

La propono estis unuanime akceptita de la ĝenerala Asembleo. Ekde la 9-a de Septembro, apud Profesoro D-ro László Deme, jen Prof. D-ro Endre Dudich estas Honora Prezidanto de HEA. Li restas nia spirita gvidanto. Gratulon al Profesoro D-ro Endre Dudich!

D-ro Ludoviko Molnár, prezidanto de la BMEF, hungaria reprezentanto de la Eŭropa Esperanto-Unio

D-ino Julianna Farkas, estrarano de la Fakgrupo

[Heko 310 3-A, 21 sep 06]


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.