Ido en interlingvistika seminario en Pavio

HeKo 926 4-B, 24 nov 26

La 23an de novembro 2026 okazis ĉe la Universitato de Pavio, iniciate de Centro di Interlinguistica (CdI), itallingva seminario kun la titolo “Ido kaj universaleco: la lingvo de la progreso en la Meiĵi-epoka Japanio kaj en la tutmonda budhismo”. La registrita evento spekteblas jutube.

Post la salutparolo de prof. Marco Pinfari, reprezentanto de la universitata Centro pri Studoj de Ekstereŭropaj Popoloj, c-ano Giacomo Comincini, prezidanto de CdI, prelegis pri la rilatoj inter la idista movado kaj la japana intelektularo de la erao Meiĵi, enkadrigante la akcepton de la planlingva ideo en la pli vasta procezo de modernigo de la regno post 1868.

D-ro Filippo Pedretti, de la universitato Komazawa (Tokio), dediĉis sian prelegon al Carl Theodor Strauss, pioniro de budhismo en Usono kaj adepto de pluraj planlingvoj (ĉefe de la couturata), kun aparta atento al la kunfluo de religia kaj lingva universalismoj en lia intelekta itinero, ekde la Monda Parlamento de la Religioj en Ĉikago (1893).

La seminario, kiun eblis sekvi ankaŭ distance, situas en la kadro de la scienca aktiveco de CdI, kies Ĝenerala Asembleo kunsidis en Milano la antaŭan tagon. La iniciaton partoprenis pluraj interlingvistoj, interalie Carlevaro, Giordano, Madonna, Martinelli, Moret, Neves kaj Silfer; ĉeestis ankaŭ aliaj civitanoj kaj delegacio de Itala Esperantista Junularo (IEJ). La prelegoj fakte fontis el du sciencaj artikoloj frue aperontaj en Il Politico respektive The Journal of Global Buddhism.

 

— Centro di Interlinguistica
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.