Internacia Literatura Konkurso EKRA-2008

HeKo 344 8-B, 15 jan 08

Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, Razgrado (Bulgario), invitas al partopreno en la 18a Internacia Literatura Konkurso pri poezio kaj humuraĵoj originale verkitaj en esperanto “EKRA-2008”, je libera temo. La verkoj devas esti ĝis nun ne publikigitaj en periodajhoj, partoprenintaj en aliaj konkursoj aŭ afiŝitaj en Interneto.

Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseŭdonimo, oni sendu en >tri ekzempleroj al la organizanto (Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, str. Sv. Kliment 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad, Bulgario). La nomo kaj la adreso de la aŭtoro estu en aparta fermita koverto surskribita per la sama pseŭdonimo.

La ĵurio kunsidos 6 junio 2008. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en revuo “Literatura Foiro” kaj en la bulteno “Esperantista Tribuno”. La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo “Abritus-2008” (tradicie organizata kunlabore kun la revuo “Literatura Foiro”) en Razgrado, 6-8 junio 2008.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.