Kalendaro 2022 de la asembleoj de la paktintoj

HeKo 785 4-B, 2 apr 22

Iom post iom la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito anoncas la datojn de siaj ordinaraj asembleoj en 2022. Unu el ili (Afrika Esperanto-Instituto) jam okazis fine de januaro ĉe la Tanganika Esperanto-Domo en Buĵumburo.

La asembleo de Kultura Centro Esperantista kaj tiu de Kooperativo de Literatura Foiro disvolviĝos dum la lingva kolokvo en Ĉaŭdefono (16an kaj 17an de aprilo).

Esperanta PEN-Centro kunvenos aŭ en Ĉaŭdefono dum la 11a Kultura Esperanto-Festivalo (meze de aŭgusto) aŭ dum la unua Naturamika Kultursemajno en Roses (Costa Brava), komence de oktobro. Al Rozoj estas kunvokita ankaŭ la Parlamenta sesio de la Esperanta Civito. Preskaŭ certe ankaŭ la Asembleo de Esperanta Naturamikaro kunsidos en Rozoj samsemajne.

Itala Interlingvistika Centro, Fajszi Amika Rondo, Islama Esperanta Klubo kaj Feminisma Esperanta Movado ankoraŭ ne decidis pri datoj kaj lokoj. Certe IIC asembleos en Alta Italio, FAR en Budapeŝto, IEK en Buĵumburo, sed neniu kunvoko estas anoncita, ĝis nun.

La Esperanta PEN partoprenos en la mondkongreso de PEN Internacia, fine de septembro en Upsalo, per du plenrajtaj delegitoj. Same faros KCE por la internacia konferenco de ALTE (Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo), en Parizo fine de aprilo. Esperanta Naturamikaro atendas la kunvokon al la mondkongreso de Naturfreunde Internationale, kie ĝi reprezentos Hispanion kaj Esperantion. SIPU povus partopreni en la konferenco de Internacia Buroo por Paco, kun la helpo de la Esperanta Civito, sed ĝi ne decidis ĉu aliĝi.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.