Kolokvo kaj asembleoj en Ĉaŭdefono

HeKo 593 3-B, 14 feb 16

Intensa monatfino en Ĉaŭdefono, kie la Esperanto-Domo gastigos kolokvon, du asembleojn kaj tri komitatkunvenojn 26-29 februaro 2016.

La interna kolokvo pri “Vivanta lingvo de vivanta komunumo” estos specife dediĉita al denaskismo. Post enkonduka prelego pri “Infana dulingvismo kaj ĝia esperanta varianto” fare de c-ano Giorgio Silfer, la kolokvo prezentos la atestojn de diversaj aktivuloj.

C-ino Marie-France Conde Rey pri “Avine al nepa denaskulo, tra Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj”. F-ino Sonja Muhlemann, denaskulino, pri “Verda mostro mi tamen ne estas”. C-ino Perla Martinelli pri “Patrine al denaskulinoj en la 1960aj”. S-ro Claude Gacond pri “Observante kiel esperanto-instruisto esperanto-familiojn”.

Konkludan debaton gvidos c-ano Bertil Nilsson.

La 27an posttagmeze disvolviĝos la ordinara Asembleo de KCE, kaj la 29an posttagmeze la Ĝenerala Asembleo de LF-koop. Krome kunvenos la fonduma konsilio de Pro Esperanto kaj la Administra Komitato de LF-koop. El la Asembleoj kaj la fonduma konsilio eble fontos grava novaĵo pri nemoveblaĵo.
 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.