Kolokvo pri KEFR en Parizo

HeKo 328 8-C, 21 apr 07

Kultura Centro Esperantista oficiale partoprenis per propra delegito, c-ano prof. Giorgio Silfer, en la kolokvo de Konsilio de Eŭropo pri la sekvoj de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, okazinta en Sèvres kaj Parizo 17-20 aprilo 2007.

La kolokvo donis la ŝancon firmigi la rilatojn inter KCE kaj la ceteraj lernejoj kaj ekzamencentroj agnoskitaj kadre de internacia asocio. Tiurilate, KCE specife kunlaboras kun la hungara ITK: seminario pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (bazita sur KEFR) estas planata en Budapeŝto, ĉe ITK, por la tria semajno de oktobro 2007.

La apliko de KEFR en la lingvoekzamena sistemo eŭropa montras relativan malfruon. La Esperanta Civito tiurilate vivas en la aktualeco, ĝuste tra LTSEC, dum la tradiciaj ekzamenaroj ankoraŭ distancas de la indikoj el la Konsilio de Eŭropo. Plej distanca ŝajnas la (nur duŝtupa) propono de UEA/ILEI: certe ne sufiĉas aperigi la tradukon de unu ĉapitro de la KEFR-libro, por reformi tutan ekzamenaron.

Laborkunsido pri la rezultoj de la pariza kolokvo disvolviĝos ĉe KCE dimanĉon la 29an de aprilo, laŭ invitoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.