La malnova Esperantio inertas pri la milito en Eŭropo

HeKo 782 5-C, 27 feb 22

La tuta Senato de la Esperanta Civito estos invitita al la telematika kunsido de la Kapitulo, 16 marto 2022, kies unua tagordero koncernos la militon en Eŭropo. La Konsulo dissendos la oficialan anoncon postmorgaŭ, alvokante la majoritaton kaj la opozicion proponi rezolucion.

Lastfoje la Esperanta Civito sin esprimis pri milita stato en 2003 okaze de la dua iraka milito. Temis pri la sola oficiala starpunkto el Esperantio, dissendita en pluraj lingvoj, meze de la silento kaj eĉ inerto de la tradiciaj esperanto-movadoj. Ĉu tia situacio ripetiĝos nun?

La Sennacieca kunvokis sian kongreson al Moskvo, 30 julio — 5 aŭgusto 2022, ĝojante pro la fino (?) de la pandemio: el Parizo venas neniu anonco pri nuligo de tiu SAT-kongreso, aŭ translokigo; eble ĝi havas nur turisman karakteron, por festi la centjariĝon de la “laborista movado”. Mankas ankaŭ ajna starpunkto de la Plenum-Komitato pri la invado en Ukrajnon: evidentas la embaraso de SAT pro la koincido en Rusio de du -gresaj landoj — jubilee kongresa kaj milite agresa…

Nenia reago pri la eventoj venis el Roterdamo, ĝis nun: la Universala limiĝis al memorigo pri la ekzisto de ia fonduso al kiu sendi monon por Sankta Neredono, dum la Junulara en sia Komitato (telematike kunsidinta hieraŭ) efektive diskutis pri rezolucio, sed neniu dokumento estis ĝis nun diskonigita — eble oni ne decidis ĉu skribi “Ukrainio” aŭ “Ukrainujo”…

Parenteze, en HeKo kaj aliaj dokumentoj oni uzas “Ukrajno”, por indiki ŝtaton kie loĝas ukrainoj, rusoj, madjaroj kaj aliaj minoritatoj: ili ĉiuj estas ukrajnanoj. “Ukrajno” estas la vorto registrita en PIV fare de Gaston Waringhien (1970), dum la revizio de Duc Goninaz forigis ĝin kaj registris la radikon Ukrain-. Zamenhof uzis nur la esprimon “malgrandruso”, apud “blankruso” (beloruso): la gastona PIV notis tion, dum la duka memoris nur pri blankrusoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.