La pandemio mantelas kreskantajn protestojn

HeKo 759 6-E, 5 apr 21

Multiĝas la preskaŭ ĉiutagaj manifestacioj, kiujn la bultenoj pri la pandemio kovras kvazaŭ mantelo, precipe kiam ne temas pri protestoj mem kontraŭ la ĉina gripo kun variantoj angla, brazila aŭ sudafrika, nek pri kontraŭdiraj informoj rilate vakcinadon per produktoj usonaj, rusaj, ĉinaj, angle-svedaj…

La plej gravaj restas la manifestacioj en Azio, precipe en Birmo, kie centoj da personoj, inkluzive infanojn, estis murditaj de la puĉintaj armeanoj. Politike gravaj la pacaj demonstracioj de miloj da opoziciantoj en Belorusio, kie la prezidento anoncis baldaŭan demision. Tre rimarkinda la situacio en Britio, kie amasoj kontestas novan leĝon atribuantan pli da povo al la polico.

Specife direktitaj kontraŭ la restriktoj al la individua libereco pro la pandemio estas la protestoj en Germanio kaj eĉ Svislando (kun kolizio inter la amaso kaj la polico, en San-Galo). En Parizo la protestoj enfokusiĝas ĉe la spektaklolaboristoj (duone nudaj geaktoroj, laŭ Femen-stilo), dum en Italio la plej furioze senesperaj ŝajnas la restoraciistoj. Kaj tiel plu.

La pandemio ankoraŭ helpas milde cenzuri informojn, jam ne plu komplete kaŝeblajn.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.