La redakcio de "Femina" estas nun pli forta

HeKo 535 9-B, 13 jul 13

La kvara Ateliero pri redakta kaj beletra kreivo, organizita de Kultura Centro Esperantista sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado, fortikigis la redakcion de la revuo “Femina”. Tion opinias ties ĉefredaktoo mem, sen. Perla Martinelli, fine de la aranĝo okazinta ĉi-semajne en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono.

Ses personoj el kvin lingvoj, plus la perkoresponda partopreno de sepa el Afriko, intense laboris matene kaj posttagmeze por perfektiĝi lingve kaj ĵurnalisme, kun la faka asisto de sen. Giorgio Silfer. Rezulte, la redakcio de “Femina” havas nun bone profilitan stabon el konstantaj kunlaborantinoj de la ĉefredaktoro: temas pri Anna Bartek, Marie-France Conde Rey, Paola Giommoni (konfirmenda), Polina Kaljnickaja, Klara, Chamberline Nguefack Zedong. Al ili aldoniĝas nekonstantaj kunlaborantinoj, kiel Judit Felszeghy kaj Etel Zavadlav.

La diversaj kunlaborantinoj kutime zorgas pri apartaj rubrikoj, sed ankaŭ kontribuas al specifaj projektoj, ekzemple dosieroj. Ili estis trejnitaj pri la verkado de diversaj artikoloj: de la gazetara komuniko ĝis la eseo.

“Aparte feliĉiga estas la fakto, ke virinoj montras talenton por anstataŭi virojn: ekzemple la recenzojn pri kinarto nun trafe veras Marie-France Conde Rey, kiu prenis tiurilate la lokon de Giorgio Silfer” emfazas la ĉefredaktoro.

Legu pli en “Femina”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.