LF-koop havas la eldonrajtojn de tri Kalocsay-libroj

HeKo 765 8-B, 17 jun 21

La Administra Komitato de LF-koop atentigas ke la eldona rajto pro tri verkoj de Kolomano Kalocsay apartenas al LF-koop mem. Unu el ili estas jam anoncita: temas pri “Parnasa Gvidlibro”, pro aĉeto en 1996/97, atestita per kontrakto.

Same laŭ kontrakto kun la koncernatoj en Hungario “Literatura Foiro” kaj ĝia kooperativo akiris en ekskluziveco la eldonrajtojn de la “Infero”-traduko (dua eldono, 1979) kaj de “La dekdu noktoj de Satano” (1990). Parto de tiuj du eldonaĵoj estas la postparolo respektive prefaco de Gaston Waringhien.

Neniu represo aŭ reeldono de tiuj tri titoloj povas okazi sen la konsento de LF-koop. Nuntempe kaj “Infero” kaj “La dekdu noktoj de Satano” estas ankoraŭ mendeblaj ĉe la eldonejo kaj la plej bonaj libroservoj: tute oportune en la jubilea jaro de Dante Alighieri.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.