Lingva Komitato pli granda kaj funkcikapabla

HeKo 709 9-C, 26 maj 19

La 2an de junio 2019, en la Tago de la Esperanta Lingvo, c-ano Vinko Oŝlak ekoficos kiel lingva komitatano. Li estas la dua esperantologo kiun la Konsulo alelektas dum ĉi tiu mandato, konforme al Lex Academica.

La anonco estis donita komence de la parlamenta sesio, 24 majo 2019, en la urbodomo de Salò. La Senato aprobis unuanime la proponon amendi la normaron pri la Lingva Komitato (Lex academica), tiel ke nun sufiĉas la absoluta plimulto por alpreni decidon (sed la nepartoprenantoj estas plu kalkulitaj kiel nea voĉo). La kvorumo por la dek du membroj de la LK estas nun sep.

La LK-anoj estos invititaj al la sesa lingva kolokvo de Kultura Centro Esperantista, komence de majo 2020 en Ĉaŭdefono.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.