Du kandidatoj diplomiĝis hieraŭ matene en Katalunio, okaze de la tria NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, per lingvotesta sesio organizita de Kultura Centro Esperantista, laŭ LTSEC. C-ano Alessio Giordano (ĉefa eduklingvo: itala) atingis la diplomon C2, c-ano Normand Fleury (ĉefa eduklingvo: franca) la diplomon B2. Testadis gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. LTSEC eblas nur reale, ne virtuale.
Aparte interesa estis la publika seanco kun mag. Giordano, kiu defendis la tezon en sia skriba disertaĵo “Muziko kaj filozofio en la antikva Grekio”. Responde al obĵetoj de la fakulo li klarigis interalie la pozicion de Platono, kiu distingis inter la celoj de muziko, jen aprobe jen kondamne, aŭ la valoron de Eŭterpo, muzo pri muziko, kompare al Apolono, dio de ĉiuj muzoj.
Ĉar liro kiel instrumento estis protagonisto en la disertaĵo, la literatura parto kondukis al Antoni Grabowski, kun liaj “Liro de la Esperantistoj” kaj poemo “Sur lir” dukorda”, plus demandoj pri la tiama epoko en la historio de nia lingvokomunumo, ekzemple kiel L. L. Zamenhof superruzis la opoziciulojn okaze de la voĉdonado pri reformoj (1894). Gramatike la kandidato enfokukiĝis pri la diferenco inter sia/lia, por kiu utilis ekzemplo en la latina lingvo: “Faber suum/eius maleum amico dedit” (Forĝisto sian/lian martelon al amiko donis).
La disertaĵo de majstro (diplomnivelo) Alessio Giordano estos legebla en “Literatura Foiro”.