Literatura Kafejo honore al Nanovfszky

HeKo 773 5-B, 9 okt 21

Rekomenciĝas la literaturaj kafejoj en Budapeŝto, organizataj de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de la Esperanta PEN. La venonta disvolviĝos ĵaŭdon la 21an de oktobro 2021 je 18h00 ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, kaj estos speciale dediĉita al la forpasinta civitano Gyorgy Nanovfszky, prezidinto de FAR kaj de Hungaria Esperanto-Asocio.

Post enkonduko de c-ino Anna Bartek, vicprezidanto de FAR, okazos omaĝaj intervenoj, inkluzive de unu telematika, fare de c-ano Giorgio Silfer, kiu kunlaboris kun d-ro Nanovfszky ekde 1983.

La hungara intelektulo, profesie diplomato kaj doktoro pri lingvoj, ĉefredaktis por LF-koop la revuon “Planlingvistiko” en Ĝenevo. Li partoprenis en gravaj eventoj de la historio de la esperanta popolo: interalie li prezidis la unuan Forumon por la Esperanta Civito (1998).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.