Estas longa la tagordo por la ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro (ENa), kiu kunsidos ĉe la Esperanto-Domo en Malago, 12 februaro 2026 ekde 17h00 okaze de Verda Ĵaŭdo, kun la partopreno de pluraj eksterlandanoj, preskaŭ ĉiuj esperanto-parolantoj.
Krom la devigaj raportoj, La Asembleo diskutos pri pluraj projektoj, inkluzive de la starigo de Balta Naturamika Rondo, la adjudiko fare de Pro Esperanto al ENa por la gastigado ĉe la Skandinava Esperanto-Domo, la rilatoj kun Naturfreunde Internationale (NFI).
Kiel hispana federacio ENa povus renovigi sian peton ke la kongreso de NFI agnosku la statuson de membro A, kiu praktike egalas al la nuna plus la rajto kandidatigi por la internacia estraro; sed probable la Asembleo ne havas intereson pri tio.
Esperanta Naturamikaro orientiĝas ne investi en Katalunio kiel antaŭe, sed intensigi investojn en Andaluzio, Svedio, Svislando kaj Estonio.