Malneto de TEJO-deklaro pri solidareco al Ukrajno

HeKo 782 6-A, 27 feb 22

Kiel organizo dediĉita al respekto de homaj rajtoj, TEJO kondamnas la invadon de Ukrainio fare de la registaro de Rusio. TEJO strebas al solidareco kaj estimo inter la popoloj kaj pledadas por ke homoj ne suferu militon kaj ĝiajn efikojn, kiuj dividas la homaron. La milita agado fare de la rusia registaro kontraŭas niajn idealojn pri demokratio, tutmonda paco kaj interkompreniĝo; ĝi estas danĝera malrespekto de niaj fundamentaj homaj rajtoj. Tial ni decidis ne silenti pri ĝi.

TEJO esprimas solidarecon kun ĉiuj viktimoj de la milito, la mortigitaj, la vunditaj kaj tiuj kiuj devas fuĝi de sia hejmo. Al ĉiu nia membro, aktivulo, partnero kaj samideano en Ukrainio iras nia subteno. Ni ankaŭ bedaŭras la senton de sieĝeco kiu kreiĝis en la rusia socio, solidarecas kun la kuraĝaj rusianoj, kontraŭvole enplektitaj en militon multkonsekvencan por sia estonteco, kiuj protestas kontraŭ ĝi riskante malliberejon. Kiel parolantoj de lingvo de paco, ni salutas tiujn pacajn batalantojn. Ni petas al niaj samideanoj en la tuta mondo, kaj aparte en Ukrainio kaj Rusio, interkompreneme kaj gefratece dialogi, kultivi pacajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ la kondamninda ago de la rusia registaro.

Ni alvokas por paco en Ukrainio, por ke homoj povu vivi sen risko de morto aŭ subpremo. Ni pledas por la retirado de la militistaro kaj por respekto de homaj rajtoj. Ni alvokas al ĉiuj internaciaj aktoroj strebi utiligi diplomation por la ĉesigo de la konflikto, la provizado de homsava helpo al la viktimoj kaj la konstruado de stabila paco en respekto de ĉies homaj rajtoj, inkluzive de lingvaj rajtoj de etnaj malplimultoj. Ni pledas por ke ĉiu esperantisto tutmonde subtenu la principojn de homaj rajtoj, paco kaj interkompreniĝo.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), 27-an de februaro 2022

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.