Nia lingvo agnoskita en antikva universitato

HeKo 754 3-B, 7 feb 21

Kolegio Ghislieri en Pavio, kie studas kaj loĝas c-ano Alessio Sacha Giordano, sekretario de Itala Interlingvistika Centro, estas unu el la plej gravaj kaj antikvaj universitataj kolegioj en Italio, fondita en 1567 de papo Pio la Kvina. Kolegianecon oni atingas nur per publika konkurso laŭ la titoloj kaj la studaj meritoj. Laŭ la reglamento de tiu institucio, la gestudentoj devas respekti plurajn kondiĉojn, inter kiuj la atingon de lingva nivelo C1 en la angla kaj de iu ajn nivelo (de A1 ĝis C2) en almenaŭ unu alia lingvo (t.e. franca, hispana kaj germana).

Post longa kaj diskreta diskuto kun la Rektoro de la Kolegio, c-ano Giordano atingis oficialan agnoskon pri esperanto inter tiuj lingvoj, kaj ekde tiu ĉi jaro la gekolegianoj povas elprovi la ekzamenojn (sed nur tiuj de KCE, laŭ LTSEC!) por plenumi siajn lingvajn devigojn.

Li estos la unua, sed ne la sola studento kiu elektas esperanton: la novaĵo disvastiĝis kaj jam dudeko da geuniversitatanoj petis organizi lingvokurson, kiu tuj komenciĝos, fare de Giordano mem.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.