Nova prezidonto por KCE 2018-20

HeKo 674 6-B, 18 mar 18

Je la statuta mandatfino la nuna prezidanto de Kultura Centro Esperantista lasos la Komitaton. Prof. Giorgio Silfer transprenis la prezidon en 2013, kaj gvidis la kulturcentron dum du sinsekvaj mandatoj. Ankaŭ la vicprezidanto, c-ino Elisabeth Amstad, lasos la Komitaton.

Male, c-ino Anna Bartek rekandidatos kiel sekretario por plia mandato, okaze de la Asembleo de KCE meze de la venonta monato.

Ĝis la 30a de marto eblas sendi kandidatiĝon al la KCE-Komitato, aldone al tiuj jam ricevitaj. C-ano Silfer jam komunikis sian disponeblon por unu el la du revizoraj postenoj. Nek la svisa ŝtataneco nek la esperanta civitaneco estas devigaj kondiĉoj por kandidatiĝi.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.