Parlamenta sesio kunvokota al Bulgario en 2021

HeKo 733 8-C, 30 apr 20

Aŭdinte la opinion de la Kapitulo, la Konsulo konsultis hodiaŭ la grupestrojn de la Senato pri la venonta sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito. Estis la unua konsultiĝo de sen. Riichi Karibe laŭ la art. 9 de la Senata reglamento.

La Konsulo konstatis ke la reprezentantoj de la majoritato (sen. Lorena Bellotti) kaj de la opozicio (sen. Anna Bartek) konsentas pri la orientiĝo de la Kapitulo, favora al nova Parlamenta sesio en Bulgario, dum printempo 2021. Alternativa solvo, kaze de problemoj, estos Budapeŝto, en la sama epoko.

La grupestroj estos rekonsultataj pri la tagordo, kiam la Konsulo decidos pri la definitiva kunvoko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.