Pietrzak kaj Silfer pri la krizo de la Universala

HeKo 718 7-A, 26 sep 19

Du elstaraj prelegantoj aludis al la krizo kaj probabla bankroto de Universala Esperanto-Asocio, dum siaj intervenoj ĉi-jare en ARKONES. La unua estis s-ino Barbara Pietrzak, eksestrarano de UEA, dum sia prelego pri Ada Sikorska kaj Heroldo de Esperanto. La dua estis c-ano Giorgio Silfer, dum sia prelego:

La redaktorino de Pola Radio esprimis perplekson pri la sorto de la Universala. Ŝi menciis la ĉefajn problemojn, inkluzive de tiuj pro la sidejo kaj la personaro. Ĉu la Asocio sukcesos savi sin? Eble, sed tute ne certe.

La Konsulo de la Esperanta Civito parolis pri literaturo, kaj ligis la finon de la sesa periodo ĝuste al la probabla bankroto de la Universala. Li opinias ke pli kaj pli diverĝas du konceptoj, ambaŭ influaj por nia literaturo: unuflanke la konstruo de propra lingva komunumo, aliflanke la eksportado de revolucio en la monda lingva ordo. La dua koncepto estas delonge en krizo, kaj simple tiu krizo atakis definitive la organizan strukturon.

Du demandoj faritaj de s-ino Pietrzak post la prelego de ŝia kolego ebligis kompreni en kio ŝi esperas, sed samtempe c-ano Silfer per siaj respondoj pliigis ŝian perplekson pri la evoluo de la situacio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.