Por TEJO vangofrapo kaj kareso el Bruselo

HeKo 787 5-A, 8 maj 22

Kiel antaŭvidite, la Eŭropuniaj institucioj ekfermas la kranon: duono de la financataj junularaj organizoj ne ricevos administran subvencion por 2022: inter ili situas la junulara sekcio de UEA.

La strangolo por tiuj organizoj venis pretekste de nova mekanismo por financado. TEJO (kaj aliaj) ne sukcesis adaptiĝi al la novaj normoj, tial EU-instanco rifuzis pagi al ĝi 85.000 eŭrojn, nome du trionojn de ĝia buĝeto.

Konsekvence eblos akcepti nur volontulojn, sed ne dungi oficistojn; ne eblos repagi kostojn de estraranoj por kunsidoj, kongresoj ktp. Pluraj gejunuloj reiĝos esperantistoj je la propra kosto: reveno al la lasta jarcento.

Ĉu tio signifos redukton de la TEJO-aktiveco? Ĉu ankaŭ sendependiĝon el EU? Ĉu pli da dependo el UEA? Respondotaj demandoj. Aliflanke TEJO ricevos el EU subvencion de 25.000 eŭroj por realigi originalan muzikalon… Ne nur laŭnorme, sed espereble ankaŭ laŭtone.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.