Senato 2020-24: la kandidatoj de la Verda Listo

HeKo 718 4-C, 19 sep 19

La Verda Listo estas kompleta kaj oficialigita. Ĝi enhavas dek naŭ gekandidatojn, kiujn gvidas la elirantaj senatanoj Riichi Karibe kaj Julio Herrero, rezidantaj en Japanio, respektive Hispanio. Ili ambaŭ estis manaĝeroj: la unua en transnacia komerca entrepreno, la dua en ŝiphavena transirejo.

Sekvas laŭ alfabeta ordo:

  • ATTAGLO Kokou Evényamé (lernejestro, rezidanta en Togolando),
  • BELLOTTI Lorena (lernejestrino, Italio),
  • BLANCO Manuela (gastronomia laboristo, Hispanio),
  • CONDE REY Marie-France (instruistino, Francio),
  • DELLO SPEDALE Carmine (banka manaĝero, Italio),
  • EMANUELSSON Agneta (politikistino, Svedio),
  • HENRY Bernard (mondialisto, Francio),
  • JACQUES Jean-Marie (lernejestro, Belgio),
  • KIROVA Miroslava (universitata sekretario, Bulgario),
  • LEVI Franco (ĵurnalisto kaj cionisto, Italio),
  • MARTINOV Zlatoje (redaktoro, Serbio),
  • MBOMBA Augustin Kuluba (instruisto, Kongolando),
  • NIMUBONA Frederiko (prezidanto de SIPU, Burundio),
  • PITA Fernando (profesoro, Brazilo),
  • SCHWEIZER Hubert Michael (instruisto kaj framasono, Ĉeĥio),
  • SILFER Giorgio (verkisto kaj organiza konsilisto, Svislando),
  • VELASCO Ana Luisa (dezajnistino, Meksiko).

Unu kandidato naskiĝis en Azio, du en Ameriko, kvar en Afriko, la ceteraj en Eŭropo. La franca estas la plej ofta eduklingvo. Pluraj jam havas almenaŭ unu parlamentan mandaton, sed ok neniam estis parlamentanoj. La dojeno (je la kvina eventuala mandato) estas Marie-France Conde Rey. Ses havas malpli ol kvindek jarojn, nur unu pli ol sepdek kvin.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.