HeKo 668 2 B, 21 dec 17
Societo Internacia por Paco Universala, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito, organizis dum la lastaj tri matenoj informajn kunvenojn pri esperanto al pli ol cent geinstruistoj en du liceoj de la buĵumbura provinco. La lecionojn gvidis prof. Giorgio Silfer
“Multe pli da homoj ĉeestus, se oni povus regali ilin per repago de veturkostoj kaj lunĉo, laŭ burundia kutimo” konfesas Frederiko Nimubona, prezidanto de SIPU. Tamen tio selektis la plej interesatajn.
La lecionoj temis pri kompara analizo de la diversaj trajtoj de esperanto kaj aliaj lingvoj, strukture leksike kulture. Ili utilis ankaŭ por selekti kelkajn docentojn kaj studentojn aparte interesatajn.