Someraj kongresoj randas al nuligo/prokrasto

HeKo 731 8-B, 31 mar 20

En Esperantio la kongresa sezono 2020 proksimas al katastrofo, same kiel la tuta turisma mondo, pro la epidemio origininta el Popola Ĉinio. Somere eble saviĝos nur malgrandaj kursoj kiuj ne arigas pli ol kelkajn personojn, kiel la altnivelaj staĝoj de Kultura Centro Esperantista en Svislando; kaj probable okazos la aŭtunaj aranĝoj.

Ĝenerale la organizantoj prokrastas la limdaton por pli favoraj tarifoj: tiel ekzemple agis la LKK de la Internacia Junulara Kongreso (en Nederlando, komence de julio), kiu ĵus plilongigis la trian aliĝperiodon ĝis 21 majo 2020.

Ĝuste la nederlandanoj tamen decidis ne mendi busojn kaj rezervi por ekskursoj; ili eĉ rekomendas ne rezervi aŭ pagi la vojaĝon al IJK. “Ni kolektas informojn pri la situacio kaj kunsidadas por povi decidi tiam, kiam sufiĉaj informoj haveblas”, klarigas LKK-cirkulero.

Tamen optimismo ne mankas: je la centa datreveno de la forpaso de Hector Hodler, c-ano Giorgio Silfer proponis al la TEJO-kongreso (kiu tuj akceptis) enprogramigi specifan prelegon kun lumbilda esploro pri la vivo de la granda Ĝenevano, kunfondinto de nia unua junulara gazeto: “Juna esperantisto”. Tio ankaŭ kongruas kun la fakto ke Nederlando rekordas kiel gastiganto de Internaciaj Junularaj Kongresoj (TJO/TEJO mem naskiĝis en Nederlando).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.