Svislando invitos IJK-on por 2022

HeKo 736 7-B, 7 jun 20

Post la rezigno de britoj respektive sudkoreoj, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo lanĉas trian alvokon por la okazigo de sia kongreso. Sed el la kvar kandidatoj kiuj pretis inviti IJK-on 2021, post la maltrafa elekto favora al pacifika insuleto reproponus sin nur unu, kaj ĝi ne estas la svisa.

La junulara komisiono de Kultura Centro Esperantista certe kapablas organizi IJK-on, sed deziras havi almenaŭ dek du monatojn je propra dispono; kio ne eblos laŭ la tria alvoko.

El Svislando TEJOn atingos invito por somero 2022, probable kun kondiĉoj ĝis nun nekonataj en Roterdamo: la invito validas nur se ĝi estas akceptita antaŭ la fino de 2020, kaj nur se ekzistos kontrakto ĉe notario. En tiu kontrakto devus esti klaŭzo kiu finance garantias TEJOn kaze de subita rezigno fare de KCE, kaj samtempe garantias la svisan LKKon kaze de subita retiriĝo fare de TEJO.

Ĝis nun ne estis kutimo havi tian kontrakton, kaj tio kaŭzas ke la invitinta LKK senpune kaj eĉ kaprice povas retiriĝi: garantia depono de mil aŭ du mil eŭroj povus igi ambaŭ flankojn pli atentaj kaj pli responsaj, antaŭ ol (mal)akcepti engaĝon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.